La Kolombia Parlamento ratifis la novan pacinterkonsenton inter la Registaro kaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio-Popola Armeo (FARC-EP). La Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la Sekureca Konsilio esprimis esperon por ĝia rapida efektivigo por la profito de ĉiuj kolombianoj.

“La ratifado de la Interkonsento konsistigas gravan paŝon en la pacprocezo kiu reafirmas la esperojn dividitan de ĉiuj kolombianoj por estonteco en paco kaj prospero post jardekoj de konflikto”, diris Ban.

Li aldonis ke la persistemo de la partioj kaj popoloj de Kolombio por atingi pacon estas fonto de inspiro tutmonde.

un.org

Advertisements