La 2030 Tagordo por Daŭripova Evoluigo estas la monda inspira nova manifesto por transformi nian mondon kaj konstrui pli bonan estontecon por ĉiuj. Sed dum ni entreprenas ĉi kritan vojaĝon por efektivigo, larĝan baron staras en nia vojo: korupto.

Neniu lando estas imuna, kaj ĉiu lando portas respondecon por fini ĝin.

Korupto sufokas homojn, komunumojn kaj naciojn. Ĝi malfortigas edukadon kaj sanon, minacas voĉdonajn procezojn kaj plifortigas maljustecon perversante krimjurajn sistemojn kaj la jurŝtaton. Deturnante hejmajn kaj eksterlandajn fondusojn, korupto detruas ekonomion kaj socian evoluigon kaj pliigas malriĉecon. Ĝi damaĝas ĉiujn, sed la malriĉaj kaj vundeblaj suferas pli.

La temo de la ĉijara observo estas “Korupto: deteno por la Daŭripovaj Evoluigaj Celoj”. (…)

En la Internacia Anti-Korupta Tago, ni reasertu nian engaĝiĝon po fini la trompon kaj malhonestecon kiuj minacas la 2030 Tagordo kaj niajn klopodojn por atingi pacon kaj prosperon por ĉiuj en sana planedo.

Ban Ki-moon

un.org

Advertisements