Dum ni substrekas la dua Internacia Tago de Memoro kaj Digno por la Viktimoj de Krimo de Genocido kaj Evitigo de tiu Krimo, ni omaĝas la memoron de la viktimoj kaj reasertas nian promeson evitigi tiajn abomenaĵojn.

Jardekoj pasis ekde la adopto de la Konvencio pri la Evitado kaj Puno de la Krimo de Genocido en 9an Decembro 1948. Tamen ni daŭre konfrontigas ekstremajn perfortagojn kontraŭ individuoj kaj komunumoj simple pro ilia nacia, rasa, religia aŭ etna identeco.

Mi estas serioze maltrankvila kun la altigo de malamikeco kaj antaŭjuĝo kontraŭ enmigrintoj kaj markitaj eksteruloj. Ne povas esti loko por ekskluzivaj aŭ superaj vidojn de identeco, aŭ por malharmoniigaj provoj por aparti homojn en “ni kaj ili”. Ni vidis en la tragedioj de historio kie tiu malluma vojo povas gvidi.

Membroŝtatoj kaj la internacia komunumo devas honori la sufero de la viktimoj de genocido, kaj el iliaj familioj, laborante eĉ pli forte kontraŭ esprimoj de malamo, netoleremo, rasismo kaj ksenofobio. Ni ne avaru penadon por subteni nian moralan kaj leĝan respondecon protekti populaciojn kontraŭ genocido.

Ban Ki-moon

un.org

Advertisements