Kiel Unuiĝintaj Nacioj Generala Sekretario dum la lasta jardeko, mi ripete emfazis la interdependecon de la tri kolonoj de la Unuiĝintaj Nacioj – paco, daŭripova evoluigo kaj homaj rajtoj. Kune, ĝi formas la bazon de rezistaj kaj koheraj socioj baziĝataj en inkludo, justeco kaj la jurŝtateco.
Mi ankaŭ substrekis ke homaj rajtoj estas ĉe la koro de la laboro kaj identeco de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiu kompreno estas en la kerno de nia Fronta Homrajtaj iniciato.
Nuntempe multobligas konfliktojn, kreskante humanitarajn bezonojn kaj malĝusteco. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj rememorigas nin ke la agnosko de “la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libereco, justeco kaj paco en la mondo”. Paŝo post paŝo, ni povas konstrui estontecon surbaze de niaj komunaj valoroj de egaleco kaj homa digneco.
Tiu estas la spirito sur kiu baziĝas nia ĵus lanĉita “Kune” kampanjo por batali la ksenofobion alfrontata de la rifuĝintoj kaj migrantoj. Tiu estas ankaŭ la spirito ni devu batali ekstremismon, halti la erozion de respekto al internacia humanitara juro kaj defendi civilajn sociajn grupojn kiuj alfrontas pli severajn regulojn celante eviti iliajn plenumadon de siaj esencaj roloj.
Konfirmi homaj rajtoj estas en la intereso de ĉiuj. Respekto por homaj rajtoj antaŭigas bonstaton por ĉiu homo, stabilecon por ĉiu socio, kaj harmonion por nia interkonektita mondo.
Kaj tiu laboro povas esti farata de ĉiuj, je ĉiu nivelo de socio. Ŝtatoj havas la unuan respondecon por defendi homajn rajtojn. Unuiĝintaj Nacioj, kune kun partneroj ĉirkaŭ la terglobo, devas daŭre fortigi respondojn al misuzoj kaj labori plibone por eviti homajn rajtojn krizojn.
Ĉiuj el ni povas – kaj devas – agi en nia ĉiutaga vivo por efektivigi la homajn rajtojn de la homoj ĉirkaŭ ni. Tiu estas la mova forto malantaŭ nova tutmonda kampanjo lanĉita de UN Homaj Raitoj Oficejo – “Staru por Ies Rajtoj Hodiaŭ”.
Kie ajn ni estas, ĉiuj el ni povas fari diferencon por homaj rajtoj – en niaj kvartaloj, en lernejo, en laborejo, en sociaj amaskomunikiloj, hejme kaj eĉ en sportaj arenoj tra la mondo.
Kune, ni staru por ies rajtoj. Hodiaŭ, morgaŭ, kaj ĉiutage.
Ban Ki-moon

Universala Esperanto-Asocio sendis mesaghon al UN okaze de la Homrajta Tago. Ghi diris interalie: “Universala Esperanto-Asocio fieras pro sia asociiĝo kun la Universala Deklaracio. Jam pli ol unu jaron antaŭ la fina ratifo de la Deklaracio en decembro 1948, la Asocio enkondukis paragrafon en sia Statuto, laŭ kiu la homaj rajtoj estas “esenca antaŭkondiĉo” por ĝia laboro por internacia komunikado kaj interkompreniĝo. Tra la postaj jardekoj, UEA vaste uzis Esperanton por informi niajn membrojn tra la tuta mondo pri la graveco de homaj rajtoj kaj por instigi ilin disvastigi tiun mesaĝon en la propraj komunumoj.”
UEA ankau eldonis novan poshlibron kun titolo “Fundamento de la homaj rajtoj” kun tradukoj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la du Paktoj pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Oni festis la 50an datrevenon de la du Paktoj en decembro 2016. La libreto haveblas che la libroservo de UEA.
LikeLike