Eksa ĉefministro de Portugalio António Guterres enoficiĝos hodiaŭ, 12an decembro, kiel la sekva UN Ĝenerala Sekretario, sukcedante Ban Ki-moon kiu forlasos la oficon ĉe la fino de la monato.

Sro Guterres, 67, estis ĉefministro de Portugalio de 1995 ĝis 2002, kaj la UN Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de junio 2005 ĝis decembro 2015. Li iĝos la monda ĉefdiplomato en 1an Januaro 2017, por la venontaj kvin jaroj.

Li estis formale nomumita de la Ĝenerala Asembleo el 13an de oktobro en la kulmino de historia procezo kiun membroŝtatoj startigis lasta jaro.

La elektado de nova UN Ĝenerala Sekretario tradicie estas decidata malantaŭ fermitaj pordoj de kelkaj potencaj landoj. Por la unua fojo en la historio, la procezo inkludis publikajn diskutojn kun ĉiuj kandidatoj.

un.org

Advertisements