Raportoj de “buĉado” en Alepo

La Ĉefo de Unuiĝintaj Nacioj esprimis alarmon post raportoj de abomenaĵoj kontraŭ granda nombro da civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. Li emfazis la devon de ĉiuj partioj protekti civilulojn kaj obei la internaciajn leĝojn kaj la homajn rajtojn.

“Ĉi tio estas precipe respondeco de la siria registaro kaj liaj aliancanoj”, deklaris Ban Ki-moon. Li ordonis al sia speciala sendito al Sirio, Steffan De Mistura, paroli kun la koncernaj partioj.

La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj por Homaj Rajtoj Zeid Ra’ad Al Hussein petegis al internacia komunumo “atenti la kriojn” de la virinoj, viroj kaj infanoj teruritaj kaj buĉitaj. Li ankaŭ petis al internacia komunumo por certigi ke la dekmiloj da homoj, kiuj forkuris, kapitulacis aŭ kaptiĝis, estos traktotaj laŭ la internacia leĝo.

un.org

Advertisements