Sandra Honoré, la Speciala Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario por Haitio kaj Ĉefo de Stabiliga Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Haitio, inaŭguris projekton por kapti kaj distribui akvon en la urbeto Merger. Sesmil homoj havos aliron al pura akvo ĉiutage.
Efike labori kontraŭ la disvastigo de ĥolero
S-ino Honoré diris ke “ĥolero kaj ĉiuj akvo-portata malsanoj eblas venki. Ni povas labori efike kontraŭ la disvastigo de ĥolero. Sed tio nur estos farota kun financa subteno”. Ŝi finis siajn rimarkojn instigante la membroŝtatojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj la donacantojn subteni la agadon de la Ĝenerala Sekretario “por helpi la popolon de Haitio kiu meritas tiun apogon de ni hodiaŭ”.
Advertisements

Tre grava projekto. Mi scivolus kiu konstruas tiun projekton (la anglalingva artikolo ne diris). Estus bone ankaŭ se per tiuj projektoj ili povus ankaŭ ebligi lokanojn labori. Mi supozas ke tio ne estas celo de tiuj tiel nomataj “QIP”(rapid-impaktaj projektoj) projektoj.
LikeLike