Pli ol 12 procentoj de mondaj oceanoj protektataj
Ekde aprilo, senprecedenca areo de 3,6 milionoj kvadrataj kilometroj de oceanoj – pli granda ol Barato – estis designataj kiel maraj protektataj areoj (MPAj, en: Marine Protected Areas, MPAs).
“La kreado de multaj novaj naturprotektejoj estas bonega novaĵo kaj tiuj kiuj batalis senlace por savi la mondajn oceanojn kaj marojn sentos sin sukcesaj”, anoncis Erik Solheim, ĉefo de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri la Homa Medio (UNEP).
Danke al la kreo de kvin grandegaj MPAj ĉe la marbordoj de Ĉilio, Palaŭo, Havajo, Pitkarna Insulo kaj Sankta Helena, la totala tutmonda procento de protektataj maroj estas nun 12,7.