Ĉi jare ni vidas gravan krizon pri rifuĝintoj kaj migrantoj. Militoj, konfliktoj, naturtragedioj, nutrada malsekureco kaj malriĉeco puŝis milojn, eble milionojn, da homoj serĉi pli sekurajn lokojn por vivi.

En la Internacia Tago de Migrantoj, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj deklaris ke “ni vidis neakcepteblan perdon de miloj da vivoj”.

Ni ankaŭ vidis naciismon kaj popolismon kreski kiel respondo al la krizoj tutmonde. La migrantoj kaj rifuĝintoj estas kulpigataj pri diversaj sociaj problemoj, kaj, pli kaj pli forpelitaj.

“Ĉiu migranto estas homo kun homaj raitoj. Protekti kaj subteni la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn de ĉiuj migrantoj, malgraŭ iliaj statusoj, estas fundamento de la Deklaracio de Novjorko”, aldonis Ban Ki-moon.

Li alvokis ĉiujn landojn de la mondo, precipe tiujn kiuj originas la trafiko kaj destino de migrantoj, kunlabori kaj malakcepti maltoleremon, diskriminacion kaj ksenofobion.

Advertisements