Pasintvendrede la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj parolis en sia lasta gazetara konferenco. La 31-an de decembro li finos 10 jarojn kiel la monda ĉefdiplomato.

Pri Sirio S-ro Ban diris ke “Ni ĉiuj malsukcesis kun la siria popolo. Paco nur prosperos kiam ĝi akompanos la kompaton, la justecon, kaj la respondecon por la abomenindaj krimoj kiujn ni vidis.

Li ankaŭ parolis pri la Suda Sudano kaj la risko de genocido en la landa konflikto. “La landaj gvidantoj perfidis sian popolan konfidon kaj malŝparis pacakordon”, li aldonis.

S-ro Ban esprimis sian daŭran subtenon al la Pariza Interkonsento pri klimata ŝanĝo, aldonante ke “agado por savi la klimaton signifas (pli) laborpostenojn, (ekonomian) kreskon, pli puran aeron, kaj pli bonan sanon”.

Fine, li alvokis al ĵurnalistoj ke ties misio estas informi la mondon pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kiam ĝi progresas kaj kiam ĝi malsukcesas.

Advertisements