Lunde [19 dec 2016] la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj petis ke estu garantiata adekvata kaj neŭtrala kontrolo de la evakuado en orientaj distriktoj de Alepo, kie probable miloj da civiluloj restas kaptitaj.

La Konsilio petis al ĉiuj partioj en la konflikto ke estu sekura, tuja, kaj senpera aliro por garantii ke humanitara helpo atingu la homojn.

La Konsilio ankaŭ petis respekton kaj protekton al kuracistoj kaj humanitaraj helpantoj, iliaj transportrimedoj kaj ekipaĵoj, samkiel hospitaloj.

Advertisements