Radikaj kaŭzoj de homa ŝakrado

Lastmarde la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj adoptis resolucion konstatante la plurajn defiojn rialte al homa ŝakrado. La rezolucio alvokas ĉiujn membroŝtatojn agi decide kaj tuje por malhelpi, kriminaligi, enketi, procesi kaj respondecigi tiujn kiuj okupiĝas pri homa ŝakrado, inkluzive en milito.

La Speciala Delegito pri Seksperforto en Konfliktoj, Zainab Hawa Bangura, diris ke virina ŝakrado kaj seksperforto ne estas nova fenomeno sed “la kombino de tiuj du malbonoj, hodiaŭ, ŝajnas “senprecedenca” en amplekso kaj krueleco. Rekoni seksperforton kiel taktikon de terorismo signifas rekonsideri la respondon al tiuj krimoj kiuj estas la  fronto de la batalo kontraŭ perforta ekstremismo. Interrompi homan ŝakradon estas helpi interrompi la negocon de terorismo”.

La Ĝenerala Sekretario, Ban Ki-moon, asertis: “Se konfliktoj helpas ŝakristojn, homaj rajtoj kaj stabileco sufokas ilin. Ni bezonas strategian estrecon por finigi militojn, malhelpi konfliktojn, kaj daŭrigi pacon”.

Advertisements