Lastvendrede la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion deklarante neleĝa la israelajn setlejojn en palestinaj teritorioj, okupataj ekde 1967.

La setlejoj estas klaraj malobservoj de internaciaj leĝoj kaj grandaj baroj kontraŭ justa, daŭrigebla kaj ampleksa paco. “La rezolucio estas signifa paŝo por recertigi la du-ŝtatan solvon (kunekzisto de israela kaj palestina ŝtatoj)”, diris la proparolanto de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.

La Sekureca Konsilio alvokis Israelon tuje kaj plene ĉesi setlejajn agadojn en okupitaj palestinaj teritorioj, ankaŭ en Orienta Jerusalemo. La landlimaj ŝanĝoj post 4-an junio 1967 ne estas rekonataj.

Advertisements