La fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por rapida respondo al popoloj alfrontante naturkatastrofojn aŭ militojn decidis helpi, per 3,5 milionoj da usonaj dolaroj, restarigadon de edukaj servoj en Haitio. La fonduso ankaŭ helpos loĝigi ĉirkaŭ 30 000 homojn.

Haitio resaniĝas de detruado kaŭzata per uragano “Mathew”. La Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) identigis 1633 lernejojn kiuj bezonas riparon. Ĉirkaŭ 190 000 infanoj alfrontas malfacilaĵojn, inter ili pluraj ne havas aliron al lernejo.

Advertisements