Lastvendrede la usona prezidanto Barack Obama subskribis amendojn por protektado de senreligiuloj kaj ateistoj.

La speciala raportisto pri religio aŭ kredo de Unuiĝintaj Nacioj, Ahmed Shaheed, konsideris tion “grava evoluigado, ĉar, kiel kredantoj, ateistoj kaj nekredantoj devas esti protektataj egale”.

La disvastigo de ateismo estas rigardata kiel terorismo en kelkaj landoj. En aliaj landoj, ateistaj esprimoj estas kondamnataj kiel blasfemaj aŭ apostataj, kaj ricevas severan punon, eĉ mortkondamnon.

“Oni ne komprenas la internacian homan rajton de religia libereco. Ne estas nur pri religioj kaj kredoj, sed ankaŭ pri rajto de libera pensado kaj konscienco kiel ni vidas en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj”, diris Ahmed Shaheed.

Advertisements