Lastdecembre la agentejo por nutraĵ-helpo de Unuiĝintaj Nacioj liveris manĝaĵon aŭ monon al pli ol unu miliono da homoj en konflikt-regionoj de Niĝerio. Tio signifas ke duono da homoj bezonantaj humanitaran helpon estis helpataj.

La lando suferas militon dum plurjaroj. En kelkaj regionoj pli ol duono da infanoj kvinjaraj aŭ malpli suferas pro akra malnutrado.

La agentejo volas helpi 2,5 milionojn da homoj ĝis aprilo 2017. La Monda Nutraĵ-Programo (WFP) riĉevas volontulan subtenon kaj bezonas 208 milionojn da usonaj dolaroj por helpi Niĝerion dum la venontaj ses montatoj.

Advertisements