La Internacia Labora Organizaĵo (ILO) prezentis raporton “Tutmondaj Informoj pri Migrantaj Laboristoj”, kiu informas ke en la mondo ekzistas 232 milionoj migrantoj, inter ili 206,6 milionoj 15- aŭ pli-jaraĝaj Inter ili, 150 milionoj estas laboristoj – 83,7 milionoj viroj kaj 66,6 milionoj virinoj.

Plejmulte la migrantaj laboristoj (71,1%) laboras en la ekonomia sektoro de servoj, aliaj 17,8% laboras en industrio (fabrikado kaj konstruado), kaj 11,1% – en la agrikultura sektoro.

Cirkaŭ duono de la migrantaj laboristoj loĝas en Norda Ameriko kaj Eŭropo (norda, suda kaj okcidenta). Alia granda nombro el ili loĝas en arabaj landoj.

La raporto helpos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, aparte la 8-a celon (protekti ĉiujn laborantojn) kaj la 10-a celon (koncerne bonajn politikojn pri migrantoj).

Advertisements