La Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (unicef) timas ke laksaj malsanoj povas kreski inter infanoj.

Loĝantoj aliras akvon dum du horoj ĉiuj tri aŭ kvar tagoj pro porciumado. Multaj aĉetas akvon el privataj disdonantoj, kaj nek prezo, nek kvalito estas regula.

UNICEF kaj kunuloj riparis 120 putojn por provizi akvon ĉiutage, kaj ankaŭ helpis pligrandigi la ŝtatan disdonadon de akvo por 3,5 milionoj homoj.

Tiuj solvoj estas provizoraj kaj UNICEF estas preta por helpi ripari strukturojn kiam estos permesota. La agentejo alvokis ĉiujn partiojn respekti la internaciajn humanitarajn leĝojn kaj protekti la civilajn strukturojn.

Advertisements