La Oficejo por Kunordigo de Humanitaraj Aferoj (OCHA) raportis ke 9,3 milionoj homoj bezonas helpon en Afganio. Tiu nombro estas kresko je 13 elcentoj kompare al la lasta jaro.

Afganio restas unu el la plej danĝeraj kaj perfortemaj regionoj. 8397 civiluloj mortis kaj ĉirkaŭ 500 000 estis delokigitaj ĝis novembro 2016.

Malsato kaj subnutrado kreskas. Pli ol kvarono da lando alfrontas subnutradan nivelon super 15 elcentoj – grava krizo-stato.

Unuiĝintaj Nacioj komprenas la krizon ne-milit-solvitinda kaj alvokas la partiojn interparoli por paco.

Advertisements