La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj dimanĉe kondamnis per la plej fortaj vortoj kamion-puŝiĝan atakon en Jerusalemo, dirante, ke ĉiu terorisma ago estas krima kaj nepravigebla.

La atako en Armon Hanatziv, populara promenejo rigardanta birdoperspektive la Malnovan Urbon de Orient-Jerusalemo, mortigis kvar israelanojn kaj vundis aliajn 15 homojn.

La Sekureca Konsilio reasertis en gazetara deklaro, ke terorismo en ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco.

La 15-membra konsilio urĝis puni tiujn respondecajn pri la riproĉinda terorisma ago.

Yu Rongkang
el Ĉina Radio Internacia – esperanto.cri.cn

Advertisements