En sia unua partopreno en kunveno de la Sekureca Konsilio, António Guterres, la nova Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, parolis pri daŭripova paco, evitado de konfliktoj, solvado de konfliktoj, konservado de paco, konstruado de paco, kaj daŭripova evoluigo.

“Ni konsumas pli da tempo kaj rimedoj por reagi al krizoj ol por eviti ĝin. Homoj suferegas pro tio”, li diris, kaj substrekis ke, estonte, ni devas plu eviti militon kaj subteni pacon.

Guterres rimarkis ke la nuntempaj konfliktoj okazas pro internaj aferoj de landoj, sed la konsekvencoj atingas najbarajn landojn kaj eĉ la mondon. Bedaŭrinde, estas malfacila tasko konvinki la registarojn pri la graveco de evitado.

Advertisements