Almenaŭ unu infano mortis kaj kvar aliaj estis vunditaj pro atako proksima al lernejo. La Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) denove alvokis la partiojn protekti infanojn kaj ĉesigi la atakojn al civilaj konstruaĵoj.

Ekde marto 2015 ĉirkaŭ 1400 infanoj mortis kaj aliaj 2140 estis vunditaj pro la milito, kaj ĉirkaŭ 2000 lernejoj estas detruitaj aŭ okupitaj de batalantoj.

“Lernejoj ĉiam devas esti lokoj de paco, rifuĝo kie infanoj lernas, kreskas, ludas kaj estas sekuraj”, diris Meritxell Relaño, reprezentando de UNICEF en Jemeno.

Advertisements