La Sekureca Konsilio de la UN merkrede kondamnis per plej fortaj vortoj la teroristajn atakojn okazintajn en pluraj lokoj en Afganio, kiuj mortigis dekojn da homoj kaj vundis multajn aliajn.

Marde, du suicidaj eksplodigoj skuis Kabulon, mortigante 28 homojn kaj vundante multajn aliajn. La ribela grupo Talibano anoncis sian respondecon pri la atakoj.

Ankaŭ marde, du eksplodoj trafis la restadejon de la provinca registaro de Kandaharo. Ambasadoro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj al Afganio kaj provincestro de Kandaharo estas inter la vunditoj.

En gazetara deklaro, la 15-nacia konsilio substrekis la bezonon alporti krimintojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj teroristaj agoj al justeco. Ĝi ankaŭ instigis ĉiujn ŝtatojn kunlabori aktive kun la registaro de Afganio kaj ĉiuj aliaj rilataj aŭtoritatoj tiurilate.

Yu Rongkang
el Ĉina Radio Internacia – esperanto.cri.cn

Advertisements