Ekde 15-an januaro 2017, en Kaburbo [en: Cape Town [keɪp taʊn]], Sudafriko, okazas la Monda Forumo pri Statistikaj Informoj. Partoprenas pli ol 1500 spertuloj el pli ol 100 landoj celante pripensi la grevecon de statistikaj informoj.
Por plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo necesigas fidindajn, sekurajn, nuntempajn informojn. Registaroj, privata sektoro, scienca kaj akademia komunumo kaj la civila socio devas kunlabori.
Landaj oficejoj de statistikoj devas moderniĝi kaj pliboniĝi por helpi la landajn, regionajn kaj mondajn instituciojn.
Advertisements

Grandega demando. Sen bonaj statistikoj oni kompreneble ne povas mezuri progreson. Aliflanke, statistikoj generitaj enlande estas ofte influataj de loka kaj enlanda politiko. Precize en Sud-Afriko, ekzemple, la statistikoj pri edukado kaj klerigo estas konsiderataj tre nefidindaj.
LikeLike
Kio estus la alternativo por eviti tian nefidindecon?
LikeLike
Nu, suverenaj shtatoj povas produkti tiujn statistikojn, kiuj plachas al ili. Preskau la sola maniero kontraubatali tion estas per trakombo de aliaj publike alireblaj fontoj de informoj. La UN-statistikistoj faras sian eblon tion fari, sed ili ne rajtas ignori la oficialajn raportojn de la Membraj Shtatoj.
LikeLike