un esperante

GUTERRES parolis pri trakt-distingo (diskriminacio)

Antonio Guterres, United Nations High Commissioner for Refugees speaks during a press conference at the Launch of the Regional Flash Appeal Following recent events in Libyan Arab Jamahiri

En film-mesaĝo adresata al kunveno pri kontraŭ-islama trakt-distingo, S-ro GUTERRES, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, petis fortigon de inkluzivigo, toleremo kaj interkompreniĝo, por rekonado de la graveco de la diverseco.

“Trakt-distingo malgrandigas nin ĉiujn, malhelpas homojn – kaj popolojn – plenumi iliajn eblecojn. En nuntempa malsekureco, minacataj popoloj estiĝas oportunaj kulpuloj”, li diris.

Li ankaŭ substrekis la volon de homoj, ĉie ajn, senti siajn identecojn estimindaj, kaj samtempe, senti sin membroj de la komunumo. Dum la komunumoj fariĝas pli kaj pli diversgentaj, diverskulturaj, diversreligiaj, ni devas plifortigi la interproksimiĝon, por kompreni diversecon kiel riĉecon ne minacon.

Advertisements