Parolante pri la jara Tutmonda Forumo pri Nutrado kaj Agrikulturo, kiu okazos en Berlino, la Ĝenerala Direktoro de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO), José Graziano da Silva, diris ke malabundo de akvo estas la ĉefa defio por daŭripova evoluigo.

Li alvokis la internacian komunumon akceli pli efikan utiligadon de akvo kaj garantii sekuran aliron al akvo, precipe de malriĉaj familiaj terkultivistoj. “Terkultivado kaj nutrado grupigas la “Celojn por Daŭripovan Evoluigon” kaj ebligas ŝanĝojn”, diris S-ro silva.

Advertisements