En la renkontiĝo de G20 (Grupo de la dudek), la Ĝenerala Direktoro de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO), José Graziano da Silva, petis subtenon por familiaj terkultivistoj.

“Milionoj da familiaj terkultivistoj bezonas teĥnikan kaj monan helpon por estiĝi pli fortikaj kaj adaptiĝi al klimatŝanĝoj. Ili devas esti kapablaj resti en siaj kamparoj, produkti siajn proprajn nutradojn, kaj vendi en merkatoj”, li diris.

S-ro Silva ankaŭ substrekis la gravecon de teĥnikaro de informadoj kaj komunikadoj por plia efikeco de terkultivado.

Advertisements