La Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESCO) subtenas la ŝipon Energy Observer, kiu kombinas plurajn fontojn de renovigeblaj energioj por krei propan hidrogenon el la marakvo.

La misio de la ŝipo por disvastigi renovigeblajn energiojn daŭros ses jarojn, kun 101 albordiĝejoj, de 2017 ĝis 2022.

Estos senprecedenca tutmonda aventuro por provi solvadojn pri energio en realaj kondiĉoj, plifortigi la konscion, kaj disvastigi klerigon pri daŭripova evoluigo.

Advertisements