Marde [24 jan 2017] Ĝenerala Sekretario de UN Antonio Guterres alvokis preventi konfliktojn kaj aliajn krizojn per daŭripova disvolvado por realigi konstantan pacon.

Tiutage la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis altnivelan dialogon kun la temo “Konstrui konstantan pacon por ĉiuj: daŭripova disvolva tagordo de 2030 kaj kunordigo de konstanta paco”.

En la kunveno Guterres diris, ke klimatŝanĝiĝo, loĝantara kresko, urbanizado kaj malpliboniĝo de medio seriozigas la konkuradon por akiri resursojn kaj rezultigas plian streĉecon kaj tumulton.

Li alvokis establi partnerecon konsistantan el registaroj, popola socio, regionaj organizoj, internaciaj financaj institucioj, akademia rondo kaj komerca rondo, por antaŭenigi realigon de daŭripova disvolva tagordo.

Peter Thomsen, prezidanto de ĉifoja Ĝenerala Asembleo, diris, ke konstanta konflikto nun influas 17 landojn kaj du miliardoj da homoj vivas en konflikto, perforto kaj malsekura medio. Ĉiuj landoj devas kontribui siajn sugestojn por trovi la manieron, kiu povas realigi daŭripovan disvolvan tagordon.

Mirinda
el Ĉina Radio Internacia – esperanto.cri.cn

Advertisements