Lastĵaŭde, 26-an de januaro, okazis en Bruselo kunveno pri malama parolado kontraŭ migrantoj kaj rifuĝintoj en amaskomunikilaro.

La kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj, “Kune: respekto, sekureco kaj digneco por ĉiuj”, celas modifi la negativajn perceptojn kaj agadojn rilate al rifuĝintoj kaj migrantoj, kaj plifortigi la interproksimiĝon inter tiaj popoloj kaj la gastigantaj komunumoj.

“Amaskomunikilaro provizas grandan kampon por malama parolado, kaj faciligas disvastigadon de negativaj rakontoj. […] Sed ni laboros por rakonti la verajn historiojn de rifuĝintoj por protekti komunumojn”, diris Nassir Abdulaziz Al-Nasser, Alta Reprezentanto de la Alianco de Civilizacioj de Unuiĝitaj Nacioj.

Advertisements