La Agentejo pri nutrada helpo de Unuiĝintaj Nacioj festas progresojn de agadoj kontraŭ malsato en Niĝerio. La ĉefo de la agentejo gratulis la humanitaran komunumon kaj la niĝerian estraron.

“Oni vidas nekredeblan progreson atingitan dum la lastaj monatoj”, diris Ertharin Cousin, Plenuma Direktoro de Monda Programo por Nutrado (WFP). “Infanoj kiuj apenaŭ stariĝas lastnovembre nun plene resaniĝas. Ili daŭre bezonos nian helpon dum la venontaj monatoj”, ŝi aldonis.

Advertisements