Ĝenerala vicsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Stephen O’Brien, kiu respondecas pri humanitaraj aferoj, diris ĵaŭde, ke la decido pri starigo de la mekanismo de komuna kontrolado de la militpaŭzo en Sirio estas bonveniga progreso, kaj la UN volas kunhelpi ĝian starigon.

O’Brien faris la rimarkojn dum sia raporto pri Sirio al la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke en la jaro 2017, la situacio en Sirio restas severa, tamen estas kelkaj novaj esperoj. Ekde la 30a de la lasta decembro estis malobservoj de la interkonsento pri militpaŭzo, tamen ĝi estis subtenata ĝenerale en la tuta lando.

Li diris, ke dum la intertraktado en Astano, Rusio, Turkio kaj Irano venis en akordon pri starigo de la mekanismo de komuna kontrolado de la militpaŭzo por subteni kaj certigi ampleksan militpaŭzon inter ĉiuj partioj, kio estas bonveniga progreso. La UN volas kunhelpi starigon de la mekanismo, kaj esperas, ke firmigo de la militpaŭzo povos krei favorajn kondiĉojn por rekomenco de la ĝeneva intertraktado.

Ĝenerala direktoro de la Monda Nutraĵa Programo Amir Mahmoud Abdulla diris en kunveno de la Sekureca Konsilio, ke la siria krizo jam eniris en la sesan jaron, kaj kontinue malboniĝas la stato de humanitara helpo kaj nutraĵa sekureco; sep milionoj da sirianoj vivas sen nutraĵa sekureco, kaj miliono da aliaj alfrontas tiun riskon; en la tuta lando kvar kvinonoj de la familioj vivas en malriĉeco.

Selena
el Ĉina Radio Internacia – esperanto.cri.cn

Advertisements