Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) raportis morton de ĉirkau 900 antilopoj “Saiga” (Saiga tatarica mongolica), preskaŭ 10% de la aro de tiu antilopa speco, en Mongolio.

La bestoj mortis per “Peste des Petits Ruminants” (PPR), mortiga virusa malsano kiu atingas precipe ŝafajn kaj kaprajn brutarojn. La malsano mortigas 90 elcentojn da infektataj bestoj.

FAO kaj Monda Organizaĵo por Besta Sano (OIE) laboras en plurlanda peno por elradikigi PPR-n en 75 landoj. Ŝafaj kaj kapraj brutaroj estas gravaj por pluraj popoloj kaj la organizaĵoj timas nutradan malsekurecon kaj malpliigon de malaperemaj sovaĝaj bestspecoj.

Advertisements