Post la decido de Donald Trump, prezidento de Usono, interrompi la usonan programon pri rifuĝintoj, Unuiĝintaj Nacioj emfazis la gravecon de Usono por protekti rifuĝintojn. “La bezonoj de rifuĝintoj kaj migrantoj tutmonde kreskas kaj la usona programo estas unu el la plej grava”, diris komuna alparolo de Alta Komisiono de UN por Rifuĝintoj (UNHCR) kaj Internacia Organizaĵo pri Migrado (IOM).

La kontribuo de rifuĝintoj kaj migrantoj al siaj novaj hejmoj estis pozitiva. La gastigaj landoj savas homojn kaj ili siavice riĉigas iliajn novajn hejmojn.

“Loĝejoj provizataj de pluraj landoj estas gravaj. […] Ni daŭrige laboros kun la usona registaro, kiel okazis dum jardekoj, por protekti tiujn kiuj bezonas helpon”, aldonis la komuna alparolo.

Advertisements