La Ekonomia kaj Socia Konsilio (ECOSOC) okazigas la Junularan Forumon ĉiujare ekde 2012. La forumo provizas al junuloj ŝancon por diri siajn opiniojn, kundividi ideojn, kaj kunpensi pri daŭripova evoluigo.

“Vi (junuloj) havas talentojn, energion, kaj idealojn por preventi konfliktojn, defendi homajn rajtojn, sekurigi pacon, kaj plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo”, diris António Guterres, la Ĝenerala Direktoro de Unuiĝintaj Nacioj.

Laŭ raportoj, ĉirkaŭ 74 milionoj da junuloj tutmonde ne havas laborpostenojn, kaj pluraj el ili estas delokitaj pro militoj, kaj, en pacaj regionoj ili suferas perforton kaj diskriminacion.

“Diru al ni kiel Unuiĝintaj Nacioj povas vidi per viaj okuloj, kaj plenumi viajn bezonojn”, aldonis Guterres.

Advertisements