La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, partoprenis en la kunveno de Africa Unio kaj substrekis la gravecon de strategia kunlaboro inter la du organizaĵoj.

Guterres dankis afrikajn landojn por provizi packonservantojn (soldatoj de UN), kaj por esti la plej malavaraj gastigantoj por rifuĝintoj kiam aliaj landlimoj fermiĝis.

“Mi konvinkiĝas, ni multe gajnos kun afrika saĝeco, afrikaj ideoj, afrikaj solvadoj”, li aldonis.

Advertisements