En komunikaĵo, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, diris, ke landoj havas rajton kaj devon serioze regi landlimojn celante malpermesi eniron de teroristoj, sed tiu ne povas fariĝi surbaze de diskriminacio je religia, genta aŭ nacia.

Guterres esprimis maltrankvilon por decidoj, tutmonde, kiuj malfortigas la internacian reĝimon pri protektado de rifuĝintoj. “Rifuĝintoj, fuĝantaj el milito kaj persekuto, trovas pli kaj pli fermatajn landlimojn kaj grandan limigon por riĉevi la protektadon ili bezonas kaj rajtas laŭ internaciaj leĝoj pri rifuĝintoj”, li diris.

Advertisements