Marde [31 jan] vespere, la Sekureca Konsilio de UN publikigis mediatan deklaron, esperante, ke speciala sendito de UN pri la siria demando Staffan de Mistura kiel eble plej rapide restarigos la pacan intertraktadon pri la siria demando en Ĝenevo kaj urĝante, ke koncernaj partioj de Sirio sincere kaj senkondiĉe partoprenos en la paca intertraktado.

La deklaro diras, ke tiutage la Sekureca Konsilio de UN aŭskultis informon de Staffan de Mistura kaj reasertis subteni politikan procezon gvidatan de Sirio por strebi longperiodan politikan solvan projekton pri la siria krizo.

La Sekureca Konsilio samtempe bonvenigas okazon de la interparolo en Astano kaj akcentis, ke la interparolo estas grava paŝo por solidigi militpaŭzon kaj restarigi la pacan intertraktadon pri la siria demando.

Marde la Sekureca Konsilio okazigis ferman kunvenon pri la siria demando. Post la kunveno Staffan de Mistura diris, ke la paca intertraktado, kiu laŭplane okazos en la 8a de februaro, estis prokrastita al la 20a de februaro.

Mirinda
Ĉina Radio Internacia – esperanto.cri.cn

Advertisements