Proparolanto de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres lastatempe publikigis deklaron, esprimante maltrankvilon pri la vastigo de judaj setlejoj fare de Israelo en Cisjordanio.
La deklaro diris, ke la UN refoje avertas Israelon eviti iun ajn unuflankan agon, kiu eble malhelpos realigon de la du-ŝtata solvo kaj vokas ĉiujn partiojn rekomenci esencan intertraktadon laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN por solvi demandojn.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj ministro pri defendo Avigdor Lieberman aprobis planon pri konstruado de 2 500 apartamentoj en judaj setlejoj en Cisjordanio en la 24a de januaro, kaj Israelo refoje permesis konstruadon de 3 000 apartamentoj en Cisjordanio en la 31a de Januaro.

La demando de judaj setlejoj estas la ĉefa problemo, kiu malhelpas la pacan intertraktadon inter Israelo kaj Palestino. Dum la tria mezorienta milito, la israela armeo ekokupis Orient-Jerusalemon kaj Cisjordanion ekster la verda linio, kaj poste judoj komencis konstrui setlejojn tie. La internacia komunumo kaj Palestino opinias, ke la konstruado de judaj setlejoj malobservas la internacian juron.

Xiong Shan
Ĉina Radio Interancia
esperanto.cri.cn

Advertisements