Malmulta fizika aktivado faciligas ekaperon de kancero, diabeto, depresio, kaj aliaj malsanoj, diris Monda Organizaĵo pri Sano (WHO).

Laŭ nova raporto, malpli kaj malpli homoj fizike aktivas. Ĉirkaŭ kvarono da plenkreskuloj kaj 80% da junuloj estas hejmsidemaj.

Fizika aktivado estas ĉiuj aktivaĵoj kiuj konsumas energion, ne nur sportoj, ekzemple, ludoj, hejmtaskoj, ĝardenado, kaj dancado. Ĉiuj fizikaj aktivadoj, en laborposteno, dum libertempo aŭ transirante, estas profitebla.

Advertisements