Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde diris, ke li profunde bedaŭras, ke Israelo lunde [06 feb 2017] adoptis la leĝprojekton retroaktive legalizi judajn setlejojn sur private posedata palestina tero. Li emfazis, ke la leĝprojekto malobeas internacian juron kaj estigos gravajn jurajn sekvojn al Israelo.

Proparolanto de la UN Stephane Dujarric diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la ĝenerala sekretario profunde bedaŭras la adopton de la tiel nomata Reguliga Leĝprojekto fare de la israela parlamento en la 6a de februaro. Li aldonis, ke la leĝprojekto laŭdire donas imunecon al setlejoj en okupata Cisjordanio, kiuj estis konstruitaj sur private posedata palestina tero.

La proparolanto diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario insistas pri la bezono eviti ajnajn agojn, kiuj subfosos la du-ŝtatan solvon, vaste apogitan de la internacia komunumo por daŭra paco inter la israelanoj kaj palestinanoj. Li diris, ke ĉiuj kernaj demandoj devas esti solvitaj inter la partioj per rekta intertraktado surbaze de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj reciprokaj interkonsentoj.

Yu Rongkang
Ĉina Radio Internacia
esperanto.cri.cn

Advertisements