Ĝenerala vicsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri politikaj aferoj Jeffrey Feltman diris marde, ke malpliiĝas la enspezoj kaj regataj regionoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, tamen ĝia minaco ankoraŭ ne devas esti ignorita, kaj necesas pli da klopodoj por antaŭenigi efikan internacian kunlaboron en bato kontraŭ la Islama Ŝtato.

Feltman faris la rimarkojn, kiam li resumis al la Sekureca Konsilio la plej freŝan raporton de ĝenerala sekretario de la UN pri minaco de la Islama Ŝtato al internaciaj paco kaj sekureco.

Feltman diris, ke en Irako, Sirio, Libio kaj Afganio la Islama Ŝtato estas en defenda stato; ĝiaj enspezoj kaj regataj regionoj senĉese reduktiĝas, tamen ŝajnas, ke ĝi ankoraŭ havas sufiĉan monon por plua batalo. Okazis al la grupo multaj ŝanĝiĝoj pro milita premado: propagando kaj varbado fariĝis pli kaŝaj kaj atakoj estis vastigitaj al najbaroj de Irako kaj Sirio.

Feltman aldonis, ke necesas longperioda kaj kunordigita kontraŭrimedo por reagi al minacoj el la Islama Ŝtato kaj rilataj grupoj; membroŝtatoj de la UN ankoraŭ alfrontas severajn defiojn en tiu ĉi kampo kaj bezonas fari pli da laboroj por antaŭenigi efikan internacian kunlaboron.

Yu Rongkang
Ĉina Radio Internacia
esperanto.cri.cn

Advertisements