Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede bonvenigis la komenciĝon de formala pacintertraktado inter la kolombia registaro kaj la gerilana grupo Nacia Liberiga Armeo en Kito, la ĉefurbo de Ekvadoro.

En la intertraktado kun la dua plej granda opozicia grupo, la kolombia registaro serĉas interkonsenton similan al tiu atingita pasintjare kun la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio, por fini la 50-jaran konflikton.

Proparolanto de la UN Stephane Dujarric diris al raportistoj, ke solvado de la konflikto estas esenca por realigi ampleksan pacon en Kolombio, savi vivojn kaj antaŭenigi daŭripovan disvolvadon de la tuta lando.

Dujarric diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario rimarkas la promeson de la partioj pri aŭskultado de la voĉoj de la komunumoj influitaj de la konflikto.

La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario ankaŭ laŭdis Brazilon, Ĉilion, Kubon, Ekvadoron, Norvegion kaj Venezuelon por iliaj promesoj kiel garantiantoj kaj la aliajn akompanajn kaj subtenajn landojn.

Yu Rongkang
Ĉina Radio Internacia
esperanto.cri.cn

Advertisements