La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde kondamnis per la plej fortaj vortoj la abomenindan kaj malkuraĝan teroristan atakon ekster la domo de la Plej Supera Kortumo en la afgana ĉefurbo Kabulo tiutage, en kiu mortis almenaŭ 21 homoj kaj vundiĝis pli ol 40 aliaj.

En gazetara deklaro la 15-nacia organo de la UN substrekas la bezonon alporti krimintojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj teroristaj agoj al justeco kaj urĝas ĉiujn landojn kunlabori aktive kun la afganaj aŭtoritatoj en tiu kampo.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio ripetis sian seriozan maltrankvilon pri la minacoj de Talibano, Al-Qaida, la Islama Ŝtato kaj kontraŭleĝaj armitaj grupoj al la loka loĝantaro, nacia defendo kaj sekurigaj trupoj kaj la internacia ekzisto en Afganio.

La suicida sanga atako okazis je la 15a horo kaj 35 minutoj lunde posttagmeze laŭ loka tempo, kiam la oficistoj de la kortumo eliris el siaj oficejoj por hejmenreveni. Tio estas la dua atako kontraŭ la plej Supera Kortumo de Afganio dum la lastaj tri jaroj. Talibano deklaris respondecon pri la antaŭa bombatako.

La deklaro diris ankaŭ, ke la membroj de la Sekureca Konsilio esprimis sian profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la popolo kaj registaro de Afganio kaj bonvenigis ilian unuiĝon en reago al tiu ĉi tragedio.

Yu Rongkang
Ĉina Radio Internacia
esperanto.cri.cn

Advertisements