Ĉefo de UN gratulas Farmajo pro elektiĝo kiel prezidento de Somalio

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres ĵaŭde [09 feb] gratulis Mohamed Abdullahi Farmajo pro lia elektiĝo kiel la federala prezidento de Somalio kaj esprimis sian esperon, ke la nove elektita prezidento tuj agos por formi inkluzivan kabineton.

En deklaro publikigita de sia proparolanto, la ĝenerala sekretario laŭdis la mision de la Afrika Unio en Somalio, la packonservan mision funkciigatan de la Afrika Unio en Somalio kun aprobo de la UN, kaj la somaliajn sekurecofortojn pro certigo de sekura medio dum la balotado.

Guterres diris, ke la nova registaro kaj federaciaj ŝtatoj devas kune trakti tuj urĝajn naciajn prioritatojn, inkluzive de definitivigo de la konstitucio kaj establo de efikaj naciaj sekurectrupoj.

Yu Rongkang
Ĉina Radio Internacia
esperanto.cri.cn

Advertisements