Proparolanto de la Unuiĝintaj Nacioj Stephane Dujarric diris al raportistoj, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres ĵaŭde [09 feb] komencis viziton al ses mezorientaj landoj antaŭ sia vojaĝo al Germanio.

Dujarric diris, “Hodiaŭ, la ĝenerala sekretario vojaĝos al Istanbulo de Turkio, kaj poste al Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano, Kataro kaj Egiptio, kaj tio estas la unua parto de lia vizito al la regiono.

En Istanbulo la ĝenerala sekretario renkontiĝos respektive kun prezidento kaj ĉefministro de Turkio. De tie li vojaĝos al Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, kie li diskutos kun la reĝo, kronprinco kaj vickronprinco kaj kun altrangaj oficistoj.

Dujarric diris, ke Guterres poste flugos al Dubajo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj por fari paroladon en la Monda Registara Pintkunveno 2017, kaj tie li renkontiĝos kun la gvidantoj de tiu ĉi lando.

La ĝenerala sekretario vizitos ankaŭ Omanon kaj Kataron por interŝanĝi opiniojn kun la respektivaj gvidantaroj.

La proparolanto diris, ke en Egiptio, la ĝenerala sekretario renkontiĝos kun la prezidento kaj membroj de la registaro.

Dum tiu turneo al la regiono, la ĝenerala sekretario diskutos pri kelkaj demandoj de regionaj kaj tutmondaj interesoj. Poste Guterres iros al Bonno kaj Munkeno en Germanio, por Ministra Kunveno de la Grupo 20 kaj jara Sekureca Konferenco.

Yu Rongkang
Ĉina Radio Internacia
esperanto.cri.cn

Advertisements