La 11-an de februaro estas Internacia Tago de Virinoj kaj Knabinoj en Scienco. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj elektis tiun tagon por akceli egalan aliron kaj partoprenon de virinoj kaj kanbinoj en scienco, kaj por akceli seksan egalecon kaj plenpovon por virinoj kaj knabinoj.

Scienco kaj seksa egaleco estas gravaj por plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo. Bedaŭrinde, virinoj kaj knabinoj ankoraŭ ne plenpartoprenas en scienca mondo. Raporto diras ke la probableco de virina studento diplomiĝi kiel bakalaŭro, magistro aŭ doktoro pri sciencaj aferoj estas 18%, 8% kaj 2% respektive, sed la probableco de vira studento estas 37%, 18% kaj 6% respektive.

“Knabinoj kaj virinoj estu plenpovigitaj en ĉiuj niveloj, lernante, esplorante, administrante, kaj instruante, en ĉiuj sciencaj aferoj”, diris Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESCO).

“La mondo bezonas sciencon kaj la scienco bezonas virinojn. Ni invitas ĉiujn por subskribi la manifesto: http://www.forwomeninscience.com/en/manifesto”, ŝi aldonis.

Advertisements