Al gazetara konferenco en Turkio, António Guterres, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, alvokis al efika kunlaboro por subtenadi tiujn kiuj kontraŭvole fuĝis el siaj hejmoj, kaj tiujn kiuj gastigas ilin.

 

Guterres parolis pri du necesaj frontoj de agadoj. Unu fronto estas la subtenado de unuaj gastigantaj landoj, subtenado de projektoj kiuj povas helpi rifuĝintojn kaj gastigantajn komunumojn. Alia fronto estas la enloĝigo de rifuĝintoj, ĉar la protektado de rifuĝintoj ne estas respondeco nur de najbaraj landoj, sed komuna respondeco de internacia komunumo.

 

La Ĝenerala Sekretario dankis la turkian registaron kaj la turkian popolon por la granda homeca helpo al la siria popolo kaj homoj el aliaj landoj.

Advertisements