La 10an de februaro la Sekureca Konsilio (SK) de Unuiĝintaj Nacioj faris deklaron, forte kondamnante la konstantajn konfliktojn en multaj lokoj de Sud-Sudano, kiuj sekvigis grandnombrajn delokitojn, kaj pro tio SK urĝis, ke ĉiuj partioj interkonfliktantaj tuj venu al batalhalto.

 

La deklaro diras, ke SK forte kondamnas la konstantajn konfliktojn en multaj lokoj de Sud-Sudano, precipe en la ŝtatoj Equatoria kaj Upper Nile, kaj ĉiujn atakojn cele al civiluloj. Laŭraporte, inter tiuj konfliktoj okazis murdo de civiluloj, seksatenco, detruo de loĝejoj, rasa perforto kaj rabo. De la kuranta jaro la konfliktoj kaŭzis, ke pli ol okdek kvar mil forkuris el Sud-Sudano, kaj cetere, ke multaj delokitoj vagas en la teritorio. Pri tio SK havas grandan maltrankvilon.

 

Xiong Linping

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements