Dimanĉe dum sia vizito en Saud-Arabio ĝenerala sekretario de la UN Antonoio Guterres vokis la du partiojn de la jemena konflikto rekomenci intertraktadon por meti finon al la humaneca katastrofo de la jemena popolo.

 

En komuna gazetara konferenco kun saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir kaj speciala sendito de la UN al Jemeno Ismail Ould Cheikh Ahmed, Guterres diris, ke li sentas sian koron rompita pro la humaneca katastrofo de la jemana popolo, kaj du partioj de la jemena konflikto devas tuj rekomenci intertraktadon por haltigi la malboniĝon de la nuna situacio.

 

Li Lu

Ĉina Radio Internacia

esperanto.cri.cn

Advertisements